
JuveLina vitraj kreaĵoj
Mi estas Katalin Kovats, hungara lingvistino, loĝanta en Hago ekde 2001.
Krom trejni instruistojn pri la internacia lingvo Esperanto, krei lernomaterialojn kaj gvidi kursojn tra la mondo, mi havas veran pasion: krei unikajn vitrajn objektojn en mia ateliero.
En ĉi tiu retejo mi ofertas ĉi tiujn malgrandajn kaj foje sufiĉe grandajn artaĵojn por vendo. Mi ŝatus, se miaj 'trezoroj' atingus homojn, kiuj kapablas ilin aprezi. Espereble beleco, kiu vojaĝas de mano al mano, feliĉigas multajn homojn.

Juveloj
Iom da koloro, iom da brilo kaj precipe io, kion ne ĉiuj portas. De orelringoj kaj pendjuveloj ĝis braceletoj, ringoj kaj kompletaj aroj – ĉiu juvelo estas manfarita el vitro. Unika, bunta kaj kun propra karaktero. Same kiel tiu, kiu ĝin portas.

Loĝejdekoraĵoj
Unika, manfarita vitra arto por agrabla interno. De buntaj bovloj kaj vazoj ĝis lampoj, fenestropendaĵoj, anĝeloj kaj dekoraciaj vitraj objektoj. Ĉiu peco estas zorge desegnita kaj farita kaj havas propran karakteron.

Uzobjektoj
Kial io praktika ne rajtus esti ankaŭ bela? De buntaj servobovloj kaj plumoj ĝis botelŝtopiloj kaj malgrandaj surprizoj por ĉiu tago. Manfarita el vitro, kun plezuro, atento kaj ĉiam propra karaktero.
La fotojn pri la objektoj mi mem faris, sed mi utiligis AI por fotoj kiuj prezentas miajn kreaĵojn ĉe eventualaj klientoj, en ilia loĝejo aŭ sur ilia korpo.












